Polaj landvojoj

emblemo de landvojo n-ro 49

Polaj landvojoj estas sistemo de vojoj kiujn administras pola ŝtato. Ili gvidas laŭlonge gravajn trakojn kaj kunigas pli grandajn urbojn en Pollando. Kelkaj el ili estas vojoj-kunigiloj, kiuj kunigas ceteraj landvojoj por faciligi trafikon.

En Pollando ekzistas sistemo de landvojoj, kiuj aktuale estas 93 kaj havas tutan longecon 18 255 km. Administras ĉi tiun sistemon Ĝenerala Direkcio de Landvojoj kaj Aŭtovojoj. Nuntempa numeraro estas ekde 9-a de majo 2001 j. Emblemo de landvojo en Pollando estas blanka numero sur ruĝa fono. Vojmontrilo por ĝi havas verdan fonon. Plej longa landvojo en Pollando estas landvojo 8, kiu havas 730 km kaj Plej mallonga estas landvojo 85, kiu havas 4,774 km.

Polaj landvojoj estas parto de Pola vojaro, de kiu parto estas ankaŭ Polaj aŭtovojoj kaj Polaj rapidvojoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search